Ĉefpaĝo » Kiuj ni estas ?
Category Archives: Kiuj ni estas ?
Francisko
Fancisko
Li vivas kun Brigitte kaj ili loĝas en Tarno.
Lia laboro estas instalado kaj riparado de sonoriloj kaj horloĝoj en la preĝejoj.
Li estas kvindek naŭ jaraĝa.
Li parolas Esperanton de dek tri jaroj.
Nun okazas lia unua partopreno en nomadkurso.
Verkita de Fred
Dina kaj Évelyne
Dina kaj Évelyne
Dialogo :
-Saluton kara Dina! Mi konas vin de longe, kaj mi forgesis kiom vi aĝas….
-Mi aĝas 39 jarojn
-Ankoraŭ juna vi estas!
-Mi ne estas juna, sed matura! Kaj vi Évelyne, kiom vi aĝas?
-Do, pri mi, ne decas demandi pri mia aĝo. Sed, mi diros al vi sekrete. Diru al neniu!
-Mi gardos la sekreton
-Do, mi fidas vin, mi estas nur 62 jara
-Ho! Do vi estas juna
-Jes, konsentite. Rakontu al mi kie vi loĝas.
-Mi loĝas en Manjakaray, kvartalo de Antananarivo, kun mia familio kaj gepatroj. Mi havas du infanojn, Antso kaj Vetso.
-Kion signifas la nomoj?
-Antso signifas «alvokon» kaj Vetso «melodion». Kara Évelyne, ĉu vi havas infanojn?
-Jes mi havas unu filinon kaj 3 genepojn.
-Ha! mi konas Sorane kiu estas amikino en Facebook aŭ vizaĝlibro. Kaj kie vi loĝas?
-Mi bonŝancas loĝi en belega montaro sude de Francujo ĉe Pireneoj. La vilaĝeto nomiĝas Arrout kaj entenas 60 loĝantojn. Sed, Din’, ĉu vi laboras?
-Jes, mi laboras perrete hejme. Mi skribas artikolojn por franca firmao kiu zorgas pri domizolado.
-Ĉu plaĉas al vi tiu laboro?
-Jes, nun, mi spertas pri domizolado kio tute ne utilas en nia lando !!! Kaj vi Évelyne, ĉu vi laboras ?
-Jes ja, mi laboras en pluraj kampoj. La ĉefa estas la akceptado de infanoj dum ĉiuj ferioj. Mi ankaŭ ĝardenumas kaj zorgas kun miaj geamikoj pri la mastrumado de la domo. Sed, mi ŝatus koni viajn hobiojn, Dina.
-Mi brodas…
-Ho jes! Kaj mi devas agnoski ke vi tre bele brodas!
-Kaj mi ŝatas legi. Évelyne, mi scias ke plaĉas al vi vojaĝi sed ĉu vi havas aliajn hobiojn?
-Fakte iom tro….krom vojaĝo, legado, ĝardenumado, Esperanto, mi violonas, kaj kantas en koruso.
-Kiajn kantojn?
-Ĉiajn, alilandajn, klasikajn….
-Dankon Dina,
-Dankon Évelyne, Ni ĝojas!
Verkita de Dina kaj Évelyne
Henriel kaj Sylviane
Henriel kaj Sylviane
Li nomiĝas Henriel, li loĝas en Malagasujo, li estas instruisto pri esperanto por la grupo “Esperanto Plus”, kaj estras la klubon « IEK » (Itaosy Esperanta Klubo). Li redaktas gazeton en Esperanto, kiu nomiĝas « Panorama de la granda insulo ». Vi povas aboni al tiu gazeto kiu aperas ĉiumonate, krom en julio kaj aŭgusto. Ĝi kostas 30 €-n.
Li edziĝis kun Sylviane kaj ili naskis 4 filojn. Lia edzino estas komercistino. Ŝi vendas jogurtojn kaj lokajn fromaĝojn kun la unua filo “Nambinina” kiu bakas kukojn. En la fino de nia vojaĝo ni renkontis ilin en Itaosy kun ĉiuj klubanoj.
Verkita de Anne
Amapola
Amapola
Mia amikino nomiĝas Amapola Triguero. Ŝi havas mirindan nomon ĉar la soneco estas agrabla kaj signifas “Papaveton” en la hispana lingvo. Estas malofta nomo ĉar ne katolika! La gepatroj de Amapola vivis en Hispanujo sed ili renkontis unu la alian en Francujo, kien ili alvenis dum la kvindekaj jaroj.
Ŝi vivis dek jarojn en Ménilmontant (kvartalo de Parizo) kaj poste, kiam ŝi dudek tri jarojn aĝis, ŝi translokiĝis en Bretonion al Sanbriego.
Ŝi estas la patrino de du filoj. Ŝi laboris pri akvokvalito por riveroj, lagoj, trinkeblaj akvoj kaj naĝejoj. Hodiaŭ ŝi estas emeritino.
En 2010 ŝi partoprenis la Universalan Kongreson en Kubo. La esperanta movado postulas al ŝi multe da laboro ĉar ŝi estas membro de la “Armor Esperanta Asocio” kaj ŝi zorgas pri la libroservo en Sanbriego. Tamen ŝi havas tempon por ĝardenumi kaj ŝi rikoltas la plej belajn kaj la plej bongustajn terpomojn de Sanbriego.
Verkita de Florence
Laurent
Laurent
Laurent devenas de la ĉirkaŭaĵo de Parizo sed loĝas en Sanbriego en Bretonio de 30 jaroj.
Li emeritiĝis de 7 jaroj. Li deĵoris kiel socia laboristo en malsimilaj postenoj. Laurent ŝategis sian laboron dum sia tuta laborvivo.
Flanke de tio, li eklernis Esperanton en 2000 danke al la « asimila metodo » antaŭ ol aliĝi al klubo. Nun, li instruas al komencantoj kaj progresantoj per la rekta metodo.
Krom tio, li estas tre ĝoja avo kun siaj genepoj.
Laurent ŝategas kanti, teatrumi, ludi gitaron kaj estas tre agrabla voĵaĝa kunulo.
Verkita de Michel
Florence
FLORENCE
Mi rimarkis ŝin en la flughaveno de Mahé kie ni estis atendantaj la aviadilon por veturi al Antananarivo. Ŝajnis ke Florence ne suferis pro la longa vojaĝo: ŝi ne sidis sed restadis starante ĉe la fenestregoj por observi eksteren. Fakte la pejzaĝo estis bela: maro kaj montaro sub tropikaj suno kaj nuboj. Sed tio, kio interesis ŝin estis la birdoj. La birdoj estas la hobio kaj pasio de Florence de multaj jaroj.
Florence Couton naskiĝis en Vendeo, regiono de marĉoj kie birdoj multas. Ŝia avo laboris en salmarĉoj por eltiri la salon el la maro. Nun ŝi loĝas for de tiu regiono: ŝi nestas kun Michel en vilaĝeto inter Tuluzo kaj Albi. Ŝi laboras kiel esploristo pri maizo en agrikultura kooperativo, nur 4 tagojn semajne ĉar ŝia pasio postulas multe da tempo. Ŝi anas plurajn asociojn por protektado de la naturo kaj prezidas la asocion « Au pays d’en haut » Tio estas granda kaj senpaga laboro. Temas pri biologiaj kaj ekologiaj studoj de birdoj, agadoj por protekti ilin kaj pedagogiaj prezentadoj al publikoj.
Ŝi havas iom da tempo por praktiki esperanton kion ŝi lernis antaŭ 10 jaroj. Legu ĉe la blogo ŝiajn belajn paĝojn pri la malagasaj birdoj kaj vi konscios kiom sindonema ŝi estas!
Verkita de Amapola
Rosita
Rosita
Mi prezentas al vi Rositan.
Rosita estas hispana nomo, sed ŝi naskiĝis en Parizo. Ŝiaj gepatroj devenis de Hispanujo.
Ŝi vivas en Tuluzo, en la kvartalo « Saint Cyprien », kiu estas centrala kvartalo.
Ŝi laboras sed baldaŭ emeritiĝos.
Ŝi lernas Esperanton de du jaroj sed ŝi ne praktikis ĝin ofte. Estas unu el la kialoj de ŝia partopreno ĉi tie.
Ni estas tre ĝojaj renkonti Lala, Dina Henriel kaj Ginet kiujn ni ankoraŭ ne konas.
Verkita de Brigitte
Marie
Marie
Marie loĝas en la suda parto de Francio, apud Hispanio, en la norda parto de la regiono, preskaŭ lando, nomata Eŭskio. Ŝi estas emeretiĝinta, sed instruas en diversaj asocioj jogon, pacan arton kaj zenon. Ŝi zorgas pri preparado de jogoinstruontoj.
Aparte, ŝi profesie okupiĝas pri mens- kaj korp- resaniĝo. Ŝi eklernis Esperanton en 1998 danke al virino kiu proponis interŝanĝi jogokursojn kontraŭ Esperantokursojn.
Verkita de Ginet
Ginet
Ginet
Ginet tridek ok jaraĝas, li estas patro de du infanoj, Antso kaj Vetsu. Li devenas de Ambalavao.
Li eklernis Esperanton ekde 2004, danke al sinjoro Rasolofo. Tiu sinjoro Rasolofo estis entreprenisto kaj serĉis homojn por helpi lin.
Tiel li konatiĝis kun li, laborante por li. Poste, Rasolofo havis grandajn problemojn kaj Ginet gastigis lin sed ne akceptis monon por la manĝado kaj la loĝado. Por danki lin, Rasologo dum tri tagoj instruis al li Esperanton kaj poste donacis libron por daŭrigi la lernadon.
Hazarde, Ginet renkontis Guillaume kaj lernigis al li Esperanton. Poste, Guillaume venis en Francion, en La Maraude, kaj parolis pri Ginet. Pro tio, dum la unua vojaĝo en Malagasio, La “Maraudanoj” planis iri al Ambalavao, por renkonti Ginet. Ankaŭ per Esperanto, kelkajn jarojn poste, Ginet renkontis Dina.
Tiel Ginet sin prezentis.
Verkita de Marie
Jopo
Jopo
Ĉar alvenis malfrue, ni malmulte laboris ĉar ni ne havis sufice da tempo…
Jen Jopo :
Li naskiĝis en Lille sed de longe loĝas en Arrout, kaj laboras por la Asocio “La Maraude”. Krom esperanto li ĝardenumas.
Jopo instigis “Esperanto plus” kies celo estas subteni geesperantistojn, ĉefe en Afriko, por ke ili disvolvu esperanton.
Estas mia tria Nomadkurso, mi esperas lerni esperanton vizitante esperantistojn.
Verkita de Eva