nomadkurso

Ĉefpaĝo » La lernejo « La Voilà »

La lernejo « La Voilà »

Ni renkontis samideanon en Tamatave kiu nomiĝas Cleophane.

Li aĝas 28 jarojn. Post longaj studoj en la seminario, li intencis iĝi pastro.

Sed, ĉar li malbone rilatis kun sia estro, li rezignis.

Li decidis krei novan lernejon kaj aĉetis iun antaŭ du jaroj.

Hodiaŭ la lernejo entenas 17 geinstruistojn kiuj zorgas pri 412 gelernantoj.

La naŭ klasĉambroj akceptas la infanojn inter la 5a kaj la 15a jaraĝo.

La lernejo staras en malriĉa kvartalo kaj la lernokosto atingas 12000 ariarojn monate kaj la aliĝkosto 50000 ariarojn jare.

Por grandaj familioj, ekde la tria infano, la lernkosto malaltiĝas ĝis 10000 ariaroj kaj aliĝkosto malaperas. Kelkaj pagas nenion.

La rezultoj en tiu ĉi lernejo estas mirindaj kaj atingas 100 procenton da sukceso danke al la vigla etoso kaj la sindonemo de la teamo.

Ĉiuj gelernantoj devas aĉeti violkoloran uniformon, kaj tiuj, kiuj loĝas malproksime povas aĉeti manĝon surloke por 1000 ariaroj.

Beatrice, la boonklino de Cleophane, zorgas pri la provizo de la lernejo.

Cleophane ja intencas esperantigi la lernejon kaj jam la geknaboj de la unua kaj dua klaso de la mezlernejo ricevas esperantajn kursojn.

Same instruistoj lernas Esperanton ĉiujn merkredojn posttagmeze. Devige! diras Cleophane ekridante.

Li intencas ankaŭ ŝanĝi la nomon de la lernejo kaj farbi ĝin verdkolora!

Verkita de Évelyne kaj Marie

 

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: