nomadkurso

Ĉefpaĝo » Tri tabuoj

Tri tabuoj

 

LA « ANTEVULOJ »

La Antevuloj estas parioj.

Ili vivas en la regiono de Vohipeno en la sudorienta parto de Malagasujo. Antaŭe ili estis parto de la etno Antemoro. SED…

La legendo rakontas ke iu praŭlo enamiĝis kun hundino kaj vere kunvivis kun ĝi.

Tamen, ni bone scias ke la hundoj de ĉiam kaj ankoraŭ nun estas tabuaj por la etno Antemoro. Neniu havas hundon.

Pro tiu malpermesita rilato, la praŭlo estis forpelita de la vilaĝo. Tiu peko disŝprucis sur la tutan vilaĝon kaj ciujn posteŭlojn ĝis nun.

Konsekvence, tiu etno ne rajtas aĉeti grundon ekster sia teritorio, ne povas viziti lernejojn, ĉar neniu instruisto akceptus iri tien.

Ne eblas por ili geedziĝi ekster la klano. Neniu deca laboro estas por ili, restas nur malpuraj taskoj apenaŭ pagitaj.

Butikumi estas malpermesite. Ili nutras sin per tio, kion ili trovas, per kelkaj kreskaĵoj kiujn ili kultivas, kiuj malmultas pro la malgrandeco de la teritorio.

Ekzistas nek kuracistoj, nek flegistoj kaj multas la malsanuloj pro abundaj malsanoj.

Tamen, okazis ke iu viro sukcesis forfuĝi sole kun sia filino, kiun li lasis en katolika orfejo. Tie, ŝi studis kaj atingis sufiĉan nivelon por eniri la universitaton.

Ŝi enamiĝis kun studento Antemordevena. Sed, ĉar por geedziĝi, nepras esplori genealogion, evidentiĝis ke ŝi devenis el la Antevuloj. Sekve, rifuzita estis la geedziĝo.

Restis ununura elekto por la geamantoj: forfuĝi.

En Antananarivo, kie pli modernaj estas la moroj, ili trankvile vivas kaj ŝi laboras kiel ĵurnalisto. Kvankam ŝi provas helpi sian ekskomunumon, ankoraŭ ne alvenis la tago por liberigi la Antevulojn el tiu terura tabuo.

Atentu, neniu, neniam priparolos tiun temon !

P1070036

LA ĜEMELOJ

En iuj partoj de la insulo, ĝemeloj estas tabuoj. En la regiono de Mananjary, ĝemeloj havas ne dezirindan sorton.

Iam, iu patrino naskis ĝemelojn, kaj pro la malfacila akuŝo, ŝi mortis.

Poste tiuj ĝemeloj komencis misagi. Kaj ne eblis scii, kiu fuŝagis, ĉar ili tro similas unu al la alia. Stultaĵon post stultaĵo, ili iam forgesis fermi la ĉirkaŭbarilon.

Ĉiuj zebuoj forkuris kaj la vilaĝanoj koleris. Evidentiĝis ke la ĝemeloj alportas malbonŝancon al la vilaĝo.

De tiam, kiam ĝemeloj naskiĝas, oni kutimas surgrundigi ilin ĉe la enirejo de la ĉirkaŭbarilo. Iu malfermas la pordon, kaj la zebuoj estas puŝitaj eksteren. Eble la bestoj surtretos la infanojn, eble ne…

Pravas la naturo kiu decidas kiu vivos aŭ mortos.

Se hazarde unu aŭ du pluvivos, tiam la patrino devas foriri kun siaj idoj.

IMG_0831

LA OKTOBRAJ NASKINĜINTOJ

Oktobro estis, estas la malbenita monato en Madagaskaro.

La kialon ni forgesis. Tamen, indas mencii ke la iama kalendaro baziĝas sur la lunmoviĝo, kaj ĉiuj monatoj ricevis arabdevenajn nomojn.

Do kiam infano naskiĝis dum la malbenita monato, la patrino ne rajtis mamnutri ĝin.

La familianoj tuj deprenis la bebon de la patrino, metis lin en korbeton ĉe la zebuejan enirejon. Kaj oni forpelis la bestaron por ke ĝi surtretu la kompatindan bebon. Se la bebo havis favoran sorton, iu onklino aŭ alia virino de la komunumo, akceptis ĝin kaj edukis ĝin kiel sian propran infanon.

Sed la vera patrino neniam rajtas rilati kun li. Do, en la ĉiutaga vivo, la homoj rimarkis ke tiu infano estas obstinema aŭ eĉ perfortema kaj la pramalagasoj opiniis ke ĝi havis malbonan influon por siaj ĉirkaŭuloj.

Kaj, oni eĉ pensis ke estis malfacile atenci al ĝia vivo.

Fakte, tiu kutimo ĉefe okazis en la centra altebenaĵo kaj iom en la orienta parto.

Feliĉe, tiu aĉa kutimo malaperis.

Tamen, menciindas ke fama merina reĝo, Andrianampoinimerina, kiu regnis en la dua parto de la 18a jarcento, kaj estis la unua kiu kapablis kunigi grandajn partojn de la insulo….naskiĝis oktobre !

Verkita de Évelyne

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: