nomadkurso

Ĉefpaĝo » Kiuj ni estas ? » Florence

Florence

Lastaj komentoj

ROTELLINI Evelyne pri Konkludo

FLORENCE

IMG_8437

Mi rimarkis ŝin en la flughaveno de Mahé kie ni estis atendantaj la aviadilon por veturi al Antananarivo. Ŝajnis ke Florence ne suferis pro la longa vojaĝo: ŝi ne sidis sed restadis starante ĉe la fenestregoj por observi eksteren. Fakte la pejzaĝo estis bela: maro kaj montaro sub tropikaj suno kaj nuboj. Sed tio, kio interesis ŝin estis la birdoj. La birdoj estas la hobio kaj pasio de Florence de multaj jaroj.

Florence Couton naskiĝis en Vendeo, regiono de marĉoj kie birdoj multas. Ŝia avo laboris en salmarĉoj por eltiri la salon el la maro. Nun ŝi loĝas for de tiu regiono: ŝi nestas kun Michel en vilaĝeto inter Tuluzo kaj Albi. Ŝi laboras kiel esploristo pri maizo en agrikultura kooperativo, nur 4 tagojn semajne ĉar ŝia pasio postulas multe da tempo. Ŝi anas plurajn asociojn por protektado de la naturo kaj prezidas la asocion « Au pays d’en haut » Tio estas granda kaj senpaga laboro. Temas pri biologiaj kaj ekologiaj studoj de birdoj, agadoj por protekti ilin kaj pedagogiaj prezentadoj al publikoj.

Ŝi havas iom da tempo por praktiki esperanton kion ŝi lernis antaŭ 10 jaroj. Legu ĉe la blogo ŝiajn belajn paĝojn pri la malagasaj birdoj kaj vi konscios kiom sindonema ŝi estas!P1080029

 

Verkita de Amapola


Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: