Kutimoj ĉirkaŭ la morto
Ni verkas pri la kutimo de la regiono kie loĝas Henriel, en la Centra Altebenaĵo. Por Malagasoj, la morto estas tre grava afero. Ĝi ne aperas kiel fino de la vivo, sed kiel
daŭrigo de la vivo.
Kiam homo mortas li devenas « Razana » kaj servas kiel ponto inter Dio kaj la vivantoj.
La Razana havas rolon en la familio ĝis lia memoraĵo forperdiĝas. Lia rolo estas interveni favore al la vivantoj kaj la vivantoj petas benon de la « razana » (sanon, protekton, riĉaĵon…). Por peti benon de la Razana, oni verŝu iom da rumo sur la orientan angulon de la domo aŭ sur la orientan angulon de la tombo. Tiel oni faras por la konstruado de domo, la resanigo de la infanoj, ktp.
Do, Malagasoj ne timas la morton, kaj malagasa proverbo sciigas nin ke se la « razana »
ne benas vin, do li devas reveni ĉe la vivantoj por partopreni en la ĉiutaga laboro.
Unue, kiam la homo mortas, iu estas sendita por informi la tutan familion, la parencaron
kaj la geamikojn. Se la mortinto troviĝas en la malsanulejo, oni devas preni kaj porti la
kadavron hejmen.
Socia regulo postulas veni rapide, ĉar temas pri malfeliĉa kaj grava okazaĵo. Nur la intimaj gefamilianoj sidas proksime de la mortinto dum iu alia viro akceptas la vizitantojn kaj respondas al la kondolencesprimojn. La koncernita familio ricevas de la vizitantoj kovertojn kun mono kiel signon de helpo kaj solidareco.
Dum la funebra nokto, se la familio estas kristana, oni kantas kristanajn kantojn. Tio povas daŭri inter 1 kaj 3 tagoj. Kelkfoje, endas prokrasti la funebran ceremonion ĉar la indikita dato estas tabua por la familio aŭ por la loko, kie troviĝas la tombo.
En la tago de entombigo, oni ĉirkaŭvolvas la mortinton per diverstipaj morttukoj donacitaj de familianoj kaj geamikoj antaŭ ol enmeti lin en la ĉerkon. Por ligi la envolvitan kadavron, sep ŝnuretoj estas uzitaj, oni firme nodas ilin. Kial sep? Ĉar sep estas simbola kaj sankta cifero.
Dum la sama momento, oni avertas parencanojn en la kamparo, fidelajn gardantojn de la
familia tombo, por fosi la teron cele al malfermo de la tombo. Iu reprezentanto de la familio mallonge prelegas. Kiam la familio alvenas apud la tombon, ĝi elirigas la kadavron de la ĉerko, ĉar li estas nur en sia morttuko kaj oni kunportas la envolvitan kadavron en la tombon kaj metas lin sur liton el ŝtono.
La mortinta edzo ĉeestu en sia familia tombo, kaj ankaŭ la edzino postsekvu lin en la tombon de edza familio je sia morto. Sed, se ŝi mortas la unua, ŝia familio rajtas entombigi ŝin en ŝian familian tombon. Tamen, povas okazi ke la edzo estas enterigita en la edzinan tombon, tio signifas ke okazis problemegoj en lia familio kaj tio estas grandega honto ĉar viro neniel devas « sekvi » sian edzinon.
Por Malagasoj, virino estas konsiderata kiel la monto de alia homo. Tio signifas ke virino estas destinita kiel ies edzino kaj la edzo alkondukos ŝin ĝis la monto, kie loĝas li.
Kelkaj uloj ne rajtas eniri en la familian tombon: lepruloj, abortitaj infanoj, infanoj malpli ol unujara, homoj kiuj havas ambiguajn familiajn rilatojn. Ili estas enterigitaj en la korto de la
tombo. Tamen, post tiu periodo, la infanoj malpli unujara estas enkondukita en la tombon kiam prezentiĝas la okazo (ekzemple iu alia enterigo, « famadihana »).
Nun, kelkaj vortoj pri « Famadihana » : la returno de la mortinto.
Ĉiun sepan jaron, oni prenas ĉiujn sekajn kadavrojn kaj portas ilin eksteren. Oni sekve metas ilin sur novan plektaĵon, renovigas ilian morttukon kaj firme ligas ĉiun persep ŝnuretoj, poste oni entombigas ilin denove.
Temas pri granda festo por interkonigi la anojn de familioj kaj parencaro por preventi la interparencajn geedziĝojn. Oni multe trinkas kaj manĝas rizon kun grasaj viandaĵoj kajse la familio estas riĉa, ĝi invitas muzikistojn por amuzi la ĉeestantojn. Oni eĉ okazigas spektaklon de « hiragasy » (laŭlitere : malagasa tradicia kanto) en kiu miksiĝas teatraĵo, dancoj, akrobatadoj, prelegoj… Du teamoj de « hiragasy » sinsekve alfrontas antaŭ la publiko.
Verkita de Fred kaj Brigitte