La senŝtata lando:
La manko de ŝtato kaj la diversaj krizoj, kiujn la lando travivis en 2002 kaj 2009 favoras la emerĝon de eksterlandaj solvoj :
- Kiam la Tutmonda Banko elspezis monon por la registaro celante helpi la landon, kiu ege malbone situaciis, estis farite kontraŭ kondiĉo : malkreskigi draste la nombron de la ŝtatoficistoj. La registaro estus povinta elekti malkreskigi egale la nombron de la diversaj ŝtatoficistoj sed li decidis efektivigi la tutan malpliigon precipe sur la nombro de la instruistoj. Tiu situacio daŭras depost la socialisma reĝimo en la 90a jaroj. Ne estas senkonskvence, malsatigi la popolon ne sufiĉas, necesas por plibonigi la ekonomion de la ŝtato, ne doni eblecon al infanoj edukiĝi.
- Alia eksterlanda solvo devenas de la islamo. De pli ol dek jaroj troviĝas en la lando islamaj kuracejoj, lernejoj, malsanulejoj kaj moskeoj sunaistaj, ŝijaistaj kaj baratpakistanaj. Lastan jaron en 2015, la Uniĝintaj Arabaj Emirlandoj donis monon al la ŝtato por rajti konstrui 2800 moskeojn, precipe en la suda parto de la insulo. Bonŝance por malriĉaj familioj, kiuj normale devas pagi lernejkoston kaj ankaŭ parton de la salajro de la instruisto. Tiuj familioj malriĉaj profitas el la malavareco de la islamaj instucioj kaj iĝas iom post iom adeptoj de islamo. En tiu suda parto de la insulo la junaj viroj kutimas ŝteladi zebuojn en aliaj pli nordaj regionoj. Ne ankoraŭ eblas aserti ke tiuj grupoj plejofte armitaj apartenas al mafiaj grupoj. Ne eblas aserti ankaŭ ke la viandoj de la zebuoj ŝtelitaj alvenos en la buĉeĵojn de Tulear kaj Antavoreona por esti vendota al Ĉinujo. Kelkaj el la plej bonaj mafianoj, kiuj ricevis islaman instruadon povas pli daŭrigi lernadon en islamaj landoj.
La senŝtata lando havas tamen sian prezidenton. La nuna, elektita en decembro 2015 ricevis 30% da voĉoj el nur 21% el la voĉdonantaro. Signifas ke tiu tutmonda almozpetanta prezidento reprezentas nur 6% de la popolo.
Tamen la mono elflŭas el la lando por iri en diversajn apar
tajn eksterlandajn bankojn.
Kaj la popolo, …kiu popolo ?
Verkita de Michel
Akirado de franca vizo en Malagasujo
Malfacilaj agadoj.
Por virino necesas la atestilo de la edzo! Poste ŝi devas prezenti validan motivon pri la vojaĝo; kelkfoje konsulo petis de la virinoj, ĉu la vojaĝo fontas el prostituado; pli ol la duono de la petoj estas rifuzitaj.
Por viroj la konsulo timas ke ili restas en Eŭropo kiel senpaperuloj, kaj pro tio pli ol la duono de la petoj estas rifuzitaj. La vizo kostas 70 €n, tio estas ĉirkaŭ 240 000 ariary. Komparinde kun la minimuma sala
jro kiu atingas 35 €n monate. Antaŭ kelkaj jaroj oni povas flugi rekte ankaŭ al Germanujo, per ‘Air Madagascar’, kaj estis facile akiri vizon, necesis unu sola tago ĉe la germana ambasado. Sed nun malfacilas akiri vizon por Eŭropo ĉar la solan eblan enirejon gardas nur Franco.
La konsulo postulas multajn paperojn kaj precipe naskiĝatestilon disponigitan de la municipo kie naskiĝis la petanto. Kiam la loko troviĝas malproksime la petanto devas iri tien kaj elspezi multajn monojn kaj multan tempon. Do, la petanto devas pruvi ke li aŭ ŝi disponas sufice da mono en sia bankkonto. Do vi komprenas ke temas vere pri malfacilaj agadoj.
Verkita de Anne