Unue la geedziĝo estas kontrakto inter du familioj. Due estas procezo kun pluraj etapoj kiuj daŭras ne pli ol tri monatoj. Estas vera negociado. Kiam la knabino havas siajn unuajn menstruojn, ŝi havas sian propran dormochambron aŭ dometon. Do kiam fraŭlino kaj fraŭlo enamigas la procezo komencas.
La fraŭlo devas donaci alkoholaĵon al la patro kaj al la frato(j) de la fraŭlino por foririgi la tabuon, pri seksrilatoj. Tiam la enamiĝintoj povas amori.Kiam oni povas certiĝi pri la fekundeco de la paro, venas la ĉefa etapo. La familioj renkontas unu la alian por marĉandi.
La ceremonio okazas ĉe la familio de la fraŭlino. Se la negociado sukcesas, la festeno okazas tuj poste, la samon tagon. Se ĝi ne sukcesas, okazas nova negociado. La negociado konsistas en parola batalo inter la du familioj per prelegantoj. Tiu de la familio de la fraŭlino devas argumenti pri la honoro de la familio kaj kvalitoj de la virino, uzante belegan parolmanieron. Kaj la preleganto de la fraŭlo devas rebati per samkvalita parolmaniero. Ju pli la kapabloj de la fraŭlino estas gravaj kaj multaj, despli la prezo de la donaco altiĝas.
La prezo konsistas el postaĵo de ŝafo, mono kaj aliaj aĵoj. La celo de la preleganto estas piki la aliajn uzante proverbojn kaj vortludojn. Kiam la preleganto de la fraŭlo ne kapablas bone respondi, denove pli altiĝas la prezo. Se la preleganto tro malkapablas aŭ la familioj ne interkonsentas tiam, la negociado malsukcesas. Tiam la geedziĝo ne niam okazas, eĉ se la fraŭliono estas graveda. Tio ne estas problemo por la fraŭlino por trovi alian fraŭlon. Ekde kiam la fraŭlino gravediĝas, kvankam ŝi havas fianĉulon, ŝi interesas aliajn fraŭlojn.
Nuntempe post la tradicia ceremonio, povas okazi ceremonioj kai en la preĝejo kai en la
urbodomo.
Verkita de Eva