nomadkurso

Ĉefpaĝo » Posts tagged 'madagaskaro' (Paĝo 2)

Tag Archives: madagaskaro

Bergère

Bergère (Paŝtistino)

P1030077

Mi konatiĝis kun ŝi en la jaro 2004. Reveninte hejmen de la laboro, mi vidis 4 homojn kiuj trankvile atendis kaj akceptis min. Unu el ili estis Bergère.

Ŝi ne estas tre babilema sed kiam ŝi havas ion dirindan, ŝi ne hezitas paroli. Mi ĉiam havas en la memoro Bergère zorgantan pri siaj kaprinoj.

Bergère neniam laciĝas mastrumante “La Maraude”. Mi tutkore ĝojas pri ŝia reveno en Madagaskaron.

IMG_0520

Verkita de Lala

Fred

Fred

IMG_1595

La grupo konsistas el 15 homoj. La partoprenantoj nomiĝas : Marie, Bergère, Evelyne, Jopo, Nico, Fred, Laurent, Amapola, Rosita, Eva, Flo, Miĉjo, Anne, Brinjo kaj mi, Francisko.

La akompanantoj estas Dina, Ginet, Lala, Henriel kaj Romul, ili estas tre afablaj.

Frederiko aĝas 33 jarojn. Li devenas de “ŝtimi-Lando” li alvenis en la sudan parton de Francujo antaŭ 16jaroj.

Lia profesio estas helpflegisto, li lernas esperanton de 8 monatoj. Li havas 2 virajn ĝemelojn, Enzo kaj Theo. Ili estas 15 jaraĝaj.

Estas la unua fojo por li vojaĝi ekster Eŭropo. La vojaĝo bone komenciĝas ĉu ne?

P1010775

 

Verkita de Francisko

Éva

Éva

IMG_2001

Kiu naskiĝis proksime de Parizo, vizitis iun lernejon “Decroly”, loĝis en Maroko, studis arthistorion, arkeologion kaj poste muzeosciencon, translokiĝis en Kanadon dum kelkaj jaroj kaj revenis en sian landon kie nuntempe ŝi teatrumas aŭ ekskursas kiam ŝi ne laboras kiel estrino pri kulturaj aferoj en Nancy?

Ŝi ŝatas ankaŭ vojaĝi kaj kompreneble partoprenis nian “NomadKurson” kiu estas?

…./…

Éva kompreneble!

IMG_8423

Verkita de Jopo

Anne

Anne

IMG_1855

Mia amikino nomiĝas ANNE LARIVE, ŝi aĝas 54 jarojn kaj loĝas en Pireneoj apud La Maraude. Ŝi profesias kiel terkultivistino kaj havas malgrandan farmbienon, kie ŝi kultivas ruĝajn fruktojn (fragojn, frambrojn, …) el kiuj ŝi mem fabrikas konfitaĵon kaj ŝorbetojn.

Fakte, ANNE praktikas la t.n. organikan kultivadon.

ANNE sciis pri Esperanto danke al Evelyne, kiu gvidas Esperanto­kurson ĉiumerkrede al ŝi en Arrout. Ŝia ĉefa hobio estas pentrado kaj skulptado el lignaĵo. Krome, ANNE vojaĝis en Togolando lastjare kaj renkontis tie la junan aktivulon Adje Adjévi. Ŝi renkontis ankaŭ la membrojn de la Neregistara Organizo STEJ (Sainte Thérèse de l’Enfant Jésus) kaj dum sia restado en Togolando, ŝi laboris kadre de iu projekto pri fabrikado kaj vendado de sorbetoj en Togolando.

Tre modesta kaj afabla virino, ANNE estas unu el la membroj de la grupo, kiu subtenadas
la projekton Esperanto Plus en Malagasio.

IMG_1844

Verkita de FIDILALAO Henriel (Malagasio)