Michel
Michel
Michel, la kunulo de Florence, loĝas en Tarno, en vilaĝo kiu nomiĝas « Garrigues », apud « Lavaur » (kiu estas ĝemelita kun « Ambalavao »). Li estas emerito de kelkaj jaroj. Li estas urbestrarano kaj respondecas interalie pri la plantaĵoj en sia vilaĝo. Ĉar la municipo ne havas sufiĉan budĝeton por dungi ĝardeniston, Michel mem plantas kaj ĝardenumas en Garrigues.
Fakte ĉiuj plantaĵoj ege interesas Michel kaj dum la vojaĝo, li ofte informis la aliajn partoprenantojn pri la plantaĵoj kaj starigis demandojn pri la nekonataj plantaĵoj.
Familie, Michel havas du filojn kaj du genepojn.
Profesie, Michel unue studis kaj laboris kiel edukisto por handikapuloj. Sed post deko da laborjaroj kun aŭtismuloj, li decidis ŝanĝi sian laboron kaj restudis la hortikulturon kaj trovis novan laboron en germana firmao kiel hortikulturan komerciston en la suda parto de Francujo por vendi torfon kaj humteron.
Michel esperantistiĝis ekde deko da jaroj kaj partoprenis la vojaĝon de Nomadkursoj en Afriko, antaŭ du jaroj.
Verkita de Laurent
Bergère
Bergère (Paŝtistino)
Mi konatiĝis kun ŝi en la jaro 2004. Reveninte hejmen de la laboro, mi vidis 4 homojn kiuj trankvile atendis kaj akceptis min. Unu el ili estis Bergère.
Ŝi ne estas tre babilema sed kiam ŝi havas ion dirindan, ŝi ne hezitas paroli. Mi ĉiam havas en la memoro Bergère zorgantan pri siaj kaprinoj.
Bergère neniam laciĝas mastrumante “La Maraude”. Mi tutkore ĝojas pri ŝia reveno en Madagaskaron.
Verkita de Lala
Fred
Fred
La grupo konsistas el 15 homoj. La partoprenantoj nomiĝas : Marie, Bergère, Evelyne, Jopo, Nico, Fred, Laurent, Amapola, Rosita, Eva, Flo, Miĉjo, Anne, Brinjo kaj mi, Francisko.
La akompanantoj estas Dina, Ginet, Lala, Henriel kaj Romul, ili estas tre afablaj.
Frederiko aĝas 33 jarojn. Li devenas de “ŝtimi-Lando” li alvenis en la sudan parton de Francujo antaŭ 16jaroj.
Lia profesio estas helpflegisto, li lernas esperanton de 8 monatoj. Li havas 2 virajn ĝemelojn, Enzo kaj Theo. Ili estas 15 jaraĝaj.
Estas la unua fojo por li vojaĝi ekster Eŭropo. La vojaĝo bone komenciĝas ĉu ne?
Verkita de Francisko
Éva
Éva
Kiu naskiĝis proksime de Parizo, vizitis iun lernejon “Decroly”, loĝis en Maroko, studis arthistorion, arkeologion kaj poste muzeosciencon, translokiĝis en Kanadon dum kelkaj jaroj kaj revenis en sian landon kie nuntempe ŝi teatrumas aŭ ekskursas kiam ŝi ne laboras kiel estrino pri kulturaj aferoj en Nancy?
Ŝi ŝatas ankaŭ vojaĝi kaj kompreneble partoprenis nian “NomadKurson” kiu estas?
…./…
Éva kompreneble!
Verkita de Jopo
Brigitte
Brigitte
Mi prezentas al vi Brigitte, kiu loĝas en Tarno, inter Lavaur kaj Graulhet, en la kamparo; Ŝi vivas kun Fancisko.
Ŝi estas fizioterapiisto kaj ŝi laboras kun handikapuloj.
Ŝi multe ŝatas Esperanton, certe, kaj ankaŭ teatron kaj promenadon. Do ŝi estas tre ĝoja esti en Mada.
Ni ofte priparolis pri niaj gastigantoj, kaj nun ni vere vidas ilin.
Verkita de Rosita
Anne
Anne
Mia amikino nomiĝas ANNE LARIVE, ŝi aĝas 54 jarojn kaj loĝas en Pireneoj apud La Maraude. Ŝi profesias kiel terkultivistino kaj havas malgrandan farmbienon, kie ŝi kultivas ruĝajn fruktojn (fragojn, frambrojn, …) el kiuj ŝi mem fabrikas konfitaĵon kaj ŝorbetojn.
Fakte, ANNE praktikas la t.n. organikan kultivadon.
ANNE sciis pri Esperanto danke al Evelyne, kiu gvidas Esperantokurson ĉiumerkrede al ŝi en Arrout. Ŝia ĉefa hobio estas pentrado kaj skulptado el lignaĵo. Krome, ANNE vojaĝis en Togolando lastjare kaj renkontis tie la junan aktivulon Adje Adjévi. Ŝi renkontis ankaŭ la membrojn de la Neregistara Organizo STEJ (Sainte Thérèse de l’Enfant Jésus) kaj dum sia restado en Togolando, ŝi laboris kadre de iu projekto pri fabrikado kaj vendado de sorbetoj en Togolando.
Tre modesta kaj afabla virino, ANNE estas unu el la membroj de la grupo, kiu subtenadas
la projekton Esperanto Plus en Malagasio.
Verkita de FIDILALAO Henriel (Malagasio)