nomadkurso

Ĉefpaĝo » Priskribo de Nomadkurso

Category Archives: Priskribo de Nomadkurso

Konkludo

Karaj legantoj, partoprenantoj kaj amikoj

Jen la vortoj de la fino, nia nomadkurso ne vere kaj ne tute finiĝis ĉar ĉio, kion ni travivis restas en nia memoro.

Ni kunspertis tiom da aferoj, ke certe ni revenis iom malsamaj.

Mi esperas konservi kun vi, malagasaj kaj francaj nomadkursanoj, rilatojn apartajn ĉar kun vi mi lernis multe kaj mi ege ĝojis vojaĝi kun vi, malkovrante novan landon, novajn amikojn.

Labori kun vi, krei tiun retejeton ege plezurigis min.

La renkontoj konstruas nin, mi tutkore esperas reiri sur tiun insulon kaj ree kunvivi nomadkurso kun vi.

Du el ni estas nun en Madagaskaro, la nomadkurso ne tute finiĝis.

Dankon al vi, al Esperanto kaj al nomadkurso.

Brakumojn, Niko (kurso-gvidanto de tiu nomadkurso)

Nomadkurso en Malagasujo

Post du Nomadkursoj, en Togolando kaj en Ĉeĥujo, en januaro 2016 okazis tria Nomadkurso, en Malagasujo.

Nia vojaĝo komenciĝas! ek!

 

La grupo kaj la projekto

LA PROJEKTO

mapo de Nomad'Kurso

Vidu nian programon: Itinéraire projet (franclingva)index

Antaŭ kelkaj jaroj, ideo naskiĝis ĉe iuj pro la grava problemo de granda parto de esperantistoj: superigi la komencantan nivelon. Aliparte, multaj esperantistoj ne aŭdacas sole viziti fremdajn landojn.

La ideo do kiu venis en kelkajn kapojn estas viziti Esperantujon grupe kaj plibonigi ĉies Esperantonivelon, uzante tiun lingvon kiel eble plej ofte, ne nur kun la lokaj esperantistoj sed ankaŭ kun la aliaj grupanoj. Plie, ĉiutage kursoj okazos, gvidataj de iu fama instruisto.

La nura kondiĉo estas iomete lerni Esperanton antaŭ la vojaĝo por ne droni en malaktiva partopreno.

LA GRUPO

Tiun jaron, Malagasujo estas la celo de nia vojaĝo. Dek kvar personoj de tri malsamaj niveloj partoprenas la kursojn kun la  instruisto.

Kvar aliaj personoj akompanos nin. Ili estas malagasaj kaj zorge antaŭpreparis nian alvenon kaj  faciligos nian iradon kaj restadon. Ĉiuj ĝojas vojaĝi kune, en amika etoso.

Verkita de Marie