Ĉefpaĝo » Anekdotoj
Category Archives: Anekdotoj
En Madagaskaro
Ni manĝis
Ni trinkis
Ni purigis vestaĵojn
Ni dormis
Ni laboris
Ni pensis
Ni puŝis kamionojn
Ni ŝercis
Ni zorgis pri niaj haroj, vizaĝoj, dentoj
Ni amikumis
Ni portis ĉapelojn
Ni ĝojis
Ni spertiĝis pri kreskaĵoj, birdoj
Ni renkontis internaciajn stelulojn
La ĉapelo de Rosita
La ĉapelo de Rosita
Kviete glitis nia boato laŭlonge de la kanalo, la suno dronigis nin per sia lumo. De tempo al tempo ni mansalutis la loĝantojn de la vilaĝoj kiujn ni trapasis.
Subite, iu krias, la ĉapelo de Rosita forflugis kaj falis sur la akvon. Tuj la stiristo returnis por atingi ĝin. Fulmrapide Francisko senvestigis sin kaj saltis en la kanalon. Li atingis rapide la ĉapelon, metis ĝin surkapen kaj naĝis ĝis la boato.
La ĉapelo estis savita.
Verkita de Bergère
MONŜANĜO en Antsirabe
MONŜANĜO en Antsirabe
Revenante al Antsirabe de Morondavo, ni interkonsentis ke pli taŭgas ŝanĝi eŭrojn kontraŭ ariaroj tie ĉar ni ne povos facile kaj bonkurze pli poste fari tion. Plie, la monŝanĝo en banko ne favoris nin.
Pro tio, Ginet rilatis kun junulo kiu kondukas nin al privata banko rikiŝe. Ginet, Dina, la junulo kaj mi rikiŝiris kaj ni daŭrigis piede per pli kaj pli malgrandaj stratoj. Mi ne sentis min tre sekura. Finfine ni haltis antaŭ pordego de kie eliras grandega kaj tutnova veturilo. Fortika viro t-ĉemize vestita kie estas skribite « Security no limit », kondukis nin en malgrandan kaj malhelan ŝtuparon. Tie granda surprizo atendis nin : ni eniris luksegan domon.
Malrapide, iu viro alvenis kaj invitis nin sidiĝi. Mi sentis ke li ĉefe deziras trakti kun mi. Ĉu li preferas la « vaza-ojn » (blankulojn) aŭ ĉu li malestimas la malagasojn? Mi donis la eŭrojn preparitajn por ŝanĝado. Li kalkulis, rekalkulis, trifoje ĉar mi ne konsentis kun lia kalkulo. Finfine, ĉio estis en ordo. Sed li anoncis ne kutiman ŝanĝkvanton: 83 milionoj. Miaj okuloj tiel malfermiĝegis ke tuj Ginet klarigis al mi: « kutime ni kalkulas per malagasaj frankoj, vi devas dividi per 5. ha! uf! Mi imagis 83 milionojn en mia dorsosako… Li tre afable proponis al mi kafon. Mi jesis sed rigardis miajn amikojn. Kaj ili? mi pensis. Ne gravas, ni dividos la ununuran kafon.
Ni atendas, atendas. Finfine, la unua parto de la biletoj alvenis. Kunkune, ni kvarope komencis kalkuli. Ĉu pro tio aŭ ne, sed ni vidis kvar tasojn da kafo alvenantaj, ni diskrete ridetis. Ni bezonis tempon por ĉion kalkuli. La kvanto de biletoj ampleksigis la laboron. Ni konstatis ke la biletoj de 1000 kaj 2000 ariarioj estas tre malnovaj. Evidentis ke ili multe pli servas ol tiuj de 10.000. Fininte, ni foriris. La viro dankis nin kaj akompanis nin ĝistrate. Mi aŭdis ke li posedas du helikopterojn, plurajn veturilojn kaj diversajn komercojn en Antsirabe. Ĉu tiu monŝanĝo reguligis monon devenintan de kelkaj malklaraj aferoj? Kiel scii?
Nun kelkaj vortoj pri la mono en Malagasujo:
LA MONO
Dum reĝa periodo en Alta Ebenaĵo, Malagasoj uzis monerojn el Eŭropo kaj Meksiko, kiuj estis el oro kaj arĝento. Dum la XIXa jarcento, iu reĝino provis fabriki moneron sed tio ne funkciis, do ŝi rezignis.
En 1896, ekis la kolonia periodo. Venis tiutempe franca franko ĝis la sendependeco en 1960. Ĵus antaŭ sendependo, malagasa franko estis uzita. Sed la Centra Malagasa Banko daŭre dependis de Francujo, laŭ kontrakto.
Tamen, en 1973, la registaro volis ŝanĝi tiun kontrakton. Pro tio venis decido sendependigi la valutokurzon de la franca franko. Tiam, la nova valoro malaltiĝis. Estis oficiale uzata la malagasa franko, sed paralele kaj ne oficiale, estis uzata la propra malagasa mono, nomita « ariary ».
Ĉar la ekonomia situacio malpliboniĝis, la registaro malpliigis la monvaloron ĝis proksimume 3000 % inter la sendependo ĝis nun. Ekde 2003, nova registaro decidis oficialigi la moneron ariaro, sed li konservis la numerojn
kiel en Eŭropo kaj oni skribas la numerojn en la franca lingvo sur bankĉekojn. Antaŭ tiu oficialigo, 1 eŭro egale valoris al 1200 ariaroj. Tuj poste ĝi estas 2400 ariaroj, do temas pri valorperdo de 100 %.
Verkita de Marie