Ĉefpaĝo » aktivaĵoj
Category Archives: aktivaĵoj
En Madagaskaro
Ni manĝis
Ni trinkis
Ni purigis vestaĵojn
Ni dormis
Ni laboris
Ni pensis
Ni puŝis kamionojn
Ni ŝercis
Ni zorgis pri niaj haroj, vizaĝoj, dentoj
Ni amikumis
Ni portis ĉapelojn
Ni ĝojis
Ni spertiĝis pri kreskaĵoj, birdoj
Ni renkontis internaciajn stelulojn
Matena promenado en la boŝo
Matena promenado en la boŝo.
Mangily , jaŭdon, la 14an de januaro.
Je la kvara matene, fulmotondro ĵus finiĝis. Ni retrovas nin por frua foriro je la kvina.
Ĉe la elirejo de la vilaĝeto, abelmanĝuloj malfermas la boŝovojon.
La suno leviĝas kaj baobaboj etendas siajn spegulbildojn sur lageto. La madagaskara Centropo (nomata « tulu » en la malagasa lingvo) kantas nokte kaj tage. Ĝia sonora etoso alkondukas nin en nekonatan naturon.
Fred kaj Dominique, niaj afablaj gvidantoj, kondukas nin tra odora vegetaĵaro. Malrapide ni piediras por miri la vivon kiu vekiĝas. Sed, jam, sunradioj varmigas boŝon kaj malpezaj papilioj flugas ĉirkaŭ ni. Nun la temperaturo altiĝas kaj ni serĉas bonefikan ombron en la arbareto. Ĉu ni vidos lemurojn? Atentemaj al ĉiuj movoj, ĉiuj bruetoj, niaj ĝvidantoj estas viglaj. Sed tiun matenon lemuroj ne montriĝas al ni. Eble ili dormas ankoraŭ post la malkvieta nokto.
Ni retrovas nian vilaĝeton por bonveniga matenmanĝo.
Skribita de Bergère kaj Florence
LA PIROGO
LA PIROGO
En Morondavo, la rivero renkontas la Hindan Oceanon formante delton. Tie regas la marĉo nomita “mangrovo” kiun la pirogo povas trairi.
La pirogo estas konstruita el mola malpeza ligno surloke nomita “balsa”.
Ĉar ĝi estas facile tranĉebla, nur unu tago sufiĉas por pirogigi ĝin. Kutime ĝi kapablas elteni du jarojn, ĝis kvar se ĝi estas farbita. Por normala uzado tie, ĝi longas tri aŭ kvar metrojn, pli malpli laŭ necese. Pro ĝia v- formo, ĝi ne estas stabila, necesas lerteco por ene iri kaj ene moviĝi.
Por faciligi nian promenadon, niaj akompanantoj kunigis du pirogojn per tabuloj sur kiuj ni povas sidiĝi, tiel katamarano. La remistoj uzis la remilojn nur dum la unua parto por kontraŭfluiri.
Sed la plej mirindan momenton ni travivis revenante, kiam ni senbrue glitis laŭlonge de la variaj marvegetaĵoj nomitaj rizoforoj, klinitaj al nia direkto kiel por salutin nin.
Plenplena, preskaŭ bruema silento ĉirkaŭis nin kaj subite birdo (engoulevent) aŭdigas ĝian motocikan ekkrion. Denove la silento magie plenigas la etoson. Belegan mangovron ni malkovris tiam.
Verkita de Marie
Plektado en la Centro Tsaravahiny
Plektado en la Centro Tsaravahiny
Tiu centro proponas diversajn temojn por malkovrigi la ĉiutagan vivon de la loĝantoj ekzemple la plektaĵo. Tie, ĉiuj virinoj ekde 11 jaraĝaj, lernas la apartan lokan manieron plekti korbojn.
Ni estis kvin virinoj pretaj por malkovri tian agadon. Pro tio venis ĝoje kvin vilaĝaninoj kun la necesaj materialoj kaj iloj: palmfolioj antaŭtranĉitaj, kies kelkaj antaŭkolorigitaj, baobabfadenoj kaj kudriloj. Post interprezento, ni duope sidiĝis sur vegetaĵajn plektitaĵojn sub mangarbo. Tiel ni ĝuis freŝan aeron malgraŭ la varmeco. Nun ni povis komenci la korbon.
Tuj la fingroj de la fakistinoj lerte moviĝis kiel tiuj de pianisto sur klavaro. La rimenoj interkruciĝis laŭ praŭlaj metodoj tiel rapide ke ni apenaŭ povis okulsekvi. Subite la instruantinoj al ni montris la pozon por daŭrigi sed ili ne imagis kiel malfacile estis por ni longtempe teni ĝin: kun unu piedo sur la laboraĵo, kaj la alia sub la sidvango.
Niavice sed multe pli malrapide ni plektis dum ili atente kontrolis kaj reĝustigis kiam necesis. Post la fino de la unua parto la afero komplikiĝis. Denove la pianistaj fingroj rapide agis kaj la korbo formiĝis.
Dum ni kudris la korborandon per la baobabfadeno ili preparis la fundon. Kiel ili povis kunligi ortangulan fundon kun rondforma korbo? Ni ne imagis tion, tamen ili sukcesis. Mirinde! Restas fabriki la ansojn per kvar folieroj plektitaj.
Ĉu vi opiniis ke facilas fabriki korbojn? Tute ne; Estas tiom da detaloj por memori la metodon ke necesas refari plurfoje. Tamen al la pli rapidaj el ili dek minutoj sifiĉas, nekredeble !
Verkita de Anne kaj Marie