nomadkurso

Ĉefpaĝo » Articles posted by nomadkurso

Author Archives: nomadkurso

En Madagaskaro

Ni manĝis

Ni trinkis

Ni purigis vestaĵojn

Ni dormis

Ni laboris

Ni pensis

Ni puŝis kamionojn

Ni ŝercis

Ni zorgis pri niaj haroj, vizaĝoj, dentoj

Ni amikumis

Ni portis ĉapelojn

Ni ĝojis

Ni spertiĝis pri kreskaĵoj, birdoj

Ni renkontis internaciajn stelulojn

Infanaj vizaĝoj

Infanaj vizaĝoj

Konkludo

Karaj legantoj, partoprenantoj kaj amikoj

Jen la vortoj de la fino, nia nomadkurso ne vere kaj ne tute finiĝis ĉar ĉio, kion ni travivis restas en nia memoro.

Ni kunspertis tiom da aferoj, ke certe ni revenis iom malsamaj.

Mi esperas konservi kun vi, malagasaj kaj francaj nomadkursanoj, rilatojn apartajn ĉar kun vi mi lernis multe kaj mi ege ĝojis vojaĝi kun vi, malkovrante novan landon, novajn amikojn.

Labori kun vi, krei tiun retejeton ege plezurigis min.

La renkontoj konstruas nin, mi tutkore esperas reiri sur tiun insulon kaj ree kunvivi nomadkurso kun vi.

Du el ni estas nun en Madagaskaro, la nomadkurso ne tute finiĝis.

Dankon al vi, al Esperanto kaj al nomadkurso.

Brakumojn, Niko (kurso-gvidanto de tiu nomadkurso)

La ĉapelo de Rosita

La ĉapelo de Rosita

Kviete glitis nia boato laŭlonge de la kanalo, la suno dronigis nin per sia lumo. De tempo al tempo ni mansalutis la loĝantojn de la vilaĝoj kiujn ni trapasis.

Subite, iu krias, la ĉapelo de Rosita forflugis kaj falis sur la akvon. Tuj la stiristo returnis por atingi ĝin. Fulmrapide Francisko senvestigis sin kaj saltis en la kanalon. Li atingis rapide la ĉapelon, metis ĝin surkapen kaj naĝis ĝis la boato.

La ĉapelo estis savita.

Verkita de Bergère

Kanalo de “Pangalanes”

La kanalo « des Pangalanes »

(de lundo la 25a ĝis merkredo la 27a de januaro)

En 1886, la koloniintoj decidis ligi la sinsekvantajn riverojn kaj naturajn lagojn/lagunojn por krei kanalon inter Tamatave kaj Farafangana por transporti ĝis la ŝipoj por Eŭropo la agrikulturajn produktaĵojn de la regiono: pipron, vanilon, liĉiojn, bananojn, akaĵunuksojn, kariofilon, rafion, ktp. La kanalo estis konstruita de 1896 ĝis 1904. Malagasoj (kadre de devigitaj laboroj) kaj ĉinoj (4000) partoprenis en la konstruaĵo.

De la sendependenco (en 1960), pro manko de prizorgado, la kanalo estas pli kaj pli forlasita por transorti varojn per boatoj. Nur pirogoj uzas ĝin nun.

Ni ŝipiris de Mananjary ĝis Mahanoro (proksimume 200 km) dum du tagoj kaj duono per motorboato.

Iom post la foriro, ni haltis pro kontrolo de la lokaj aŭtoritatoj. Iu amiko de la boatskipo iris motocikle por serĉi oficialan dokumenton kiuj ni ĉiuj devis kompletigi.

Sur la kanalo ni preterpasis multajn pirogojn kaj kelkajn taksiboatojn kun multaj vojaĝantoj kaj pakaĵoj sur la tegmento.

 

Verkita de Laurent

 P1070942

Laŭ la kanalo kreskas multaj vegetaĵoj, arboj. Inter ili kreskas aparta vegetaĵo kun larĝaj folioj. Ĝi nomiĝas Elefant-Orelo. Ĝi ŝajnas kia nia Arumo sed pli granda. Tiuj kreskaĵoj uzas du eblecojn por multobliĝi : la senseksan kaj la perseksan. Pri la senseksa multobliĝo la idoj kiel novaj ŝosoj aperas ĉe la bazo de la kreskaĵo kaj devenas nur de la patrina kreskaĵo kaj samas genetike. Pri la perseksa multobliĝo la kreskaĵo uzas peran muŝon, kiu transportas polenon (malinaj ĉeloj) sur aliajn florpistilojn (inaj ĉeloj). Ĉiu fekundita pistilo iĝas grajnoj, kiuj povas flosi laŭ la kanalo ĝis sia pli fora ĝermado.

Verkita  de Michel

Post nia unua nokto pasinta sur la kanalbordo en tendoj tuj ni vidis apartan kreskantan arbon, kreskanta en akvo, kun tre belaj blankkoloraj floroj falantaj, kiuj poste flosos sur la kanalo. La malagasoj nomas ĝin « anapa ». Fakte la flosintaj floroj entenas nur la stamenaron.

Ni enboatiĝis por tuj matenmanĝi je la sepa. La kuiristoj preparis bonajn omletojn kaj frititajn ovojn.  Ni havis ankaŭ aprikotan marmeladon, rostitan panon kaj malkovris nigran malagasan teon devenantan de Sahambavy.

Nun ni preterpasis la Antembaohaka popolo kies nomo signifas ke la reĝo estas amata de sia popolo. Fakte nenio ŝanĝiĝis, samaj pirogoj, samaj pejzaĝoj. Sur la boato la etoso estis tre bona, ĉiuj ĝojis, kelkaj babilis, aliaj lernis, ĉefe Anne kaj Eva ĝuis la sunon daŭre sidantaj sur la pruo; ŝajnis ke ili havas multe por interŝanĝi vidinte siajn gestojn. Jen finfine aperis vilaĝo sur insulo: la insulo de la lemuroj, kie ne plu estas, ĉar la arbaro malaperis.

Okazis bazaro kiel ĉie, ni povas aĉeti ĉinajn varojn, malnovajn vestaĵojn de Eŭropo. Ni budumis, aĉetis zingimbron, citronojn, pasifolrajn fruktojn. Kompreneble Jopo trinkis kafon. Kelkaj el ni aĉetis specialan tabulon, kiu taŭgas por distranĉi legomojn, ktp. Reveninte al la ŝipo Florence uzis ĝin por distranĉi zingimbron kaj prepari zingimbrosukon. Ni ankoraŭ ne ĝin gustumis. Eva aĉetis salikokojn kiel la kuiristo kiu siaflanke aĉetis ankaŭ du vivantajn kokinojn.

Revenante de la bazaro maldika longa serpento trairis la ĉefan straton, ĝi estis okulsekvata de multaj okuloj. Post kiam ni elboatiĝis por teknika paŭzo grava akcidento okazis. Saltante teren Brigitte falis kaj dolorigis sin ne vidinte truon. La maleolo tre doloras.

Skribite de Francis, Florence, Jopo kaj Michel

 

Merkrede matene

Pluvis dum la nokto, sed neniu tendo estis inundita. Ni ŝatis la freŝecon de la mateno. Iuj promenis, tra la naturo, aliaj kolektis grajnojn de plantoj, kaj aliaj homoj lavis la vestaĵojn.

Ni boatumis dum la tuta mateno. Ni paŭzis tri aŭ kvar fojojn, sed ni vizitis neniun vilaĝon.

Eva volis vidi la buĉadon de la kokino, sed Joseph, la kuirestro, klarigis al ŝi ke tio estas “fadi”. Inter la regionoj de Manajary ĝis Tamatave, estas malpermisite por virinoj vidi la kokinbuĉadon kaj partopreni ĝin.

Kiam ni atingis la unuan ponton, Fana, nia ĉiĉerono, klarigis al ni ke ni eniris en la teritorion de la tribo Betsimisaraka (multaj homoj kiuj ne disiĝas). Poste, li menciis la funebran tradicion, laŭ kiu la mortintoj estas transportataj sur zebuĉaro por iri al la tombejo, apud la vilaĝo. Tie li/ŝi estas enterigita kaj poste homoj kovras tombon per folioj de “Ravinala” (arbo de vojaĝantoj), kaj poste oni kovras la tutaĵon per ŝtonoj. Fine oni konstruas tegmenton el la arbo de la arbo de vojaĝantoj

Iom antaŭ nia alveno, ni tagmanĝis kun la teamo de la boato: Fana, Olivier 1, Olivier 2,Dada, Joseph, krom la piloto Tuki.

P1030179

 

Verkita de Eva

 

la 26an de januaro

La manĝado estis denove tre bongusta: salikokoj, diversaj legomoj kaj neforgesebla rumflamigita banano. La teamo estis atentema pri ni. Post kelkaj horoj navigante sur la kanalo, ni haltis en vilaĝo kiu nomiĝas Ambalafrutaka, kiu signifas « la panarba vilaĝeto ». Ni promenis en la vilaĝo kaj ni gustumis bonan kafon kun zebulakto.

Ni renkontis la instruiston kiu al ni parolis pri la lernejo. Tiu ĉi akceptis kvin cent infanojn. Estas tre malriĉa vilaĝo tie, pro la tablomanko devigas la infanojn sidiĝi sur plektitaj vegetaĵoj. Ni alportis malmulte da kajeroj kaj skribiloj. Ni ne antaŭsciis pri la nombro de lernantoj, ekzemple cent en la unua baza klaso…

Forirantaj, la infanoj nin aplaŭdis pro danko.

Ni resurkanaliĝis salutante kamparajn pirogojn ŝarĝitajn per rizpajlo, bambuoj, fiŝaĵoj, ktp. Ni haltas por la dua fojo en Machumeluka, kiu signifas « La kulpa aŭ venĝema rigardo ». Tie iu virino montris al ni la vunditan brakon de sia filino Suzana. Ni komprenis ke ŝi bezonas medikamentojn. Pro tio, ni manprens la filinon kiu akompans nin tra la vilaĝo ĝis la pirogo. Ĉiuj infanoj sekvs Suzana, kriante kaj ridante.

Feliĉe la vundo ne gravis, ni nur kovrs ĝin per kurackremo.

Alian belan momenton ni kunvivs kun Suzana.

P1030059

Ĉar la suno malleviĝs, ni daŭrigs la vojaĝon por atingi la boŝan tendumejon. Estis bona loko por bani sin sublune en varma akvo. Bonan nokton !

Verkita de Marie

Trajnvojaĝo

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

La malnova urbo de Fianarantsoa

La malnova urbo de Fianarantsoa

La malnova urbo de Fianarantsoa plivastiĝis sur la Ivonea monteto, ĉefe inter 1870 kaj 1900 post kiam la reĝino Ranavalona II permisis daŭripovajn konstruaĵojn. Angloj alportis novajn konstrumetodojn: kuiritajn brikojn, tegolojn kaj balkonojn.

Ĉar la regino kristaniĝis, oni konstruis ses katolikajn kaj reformaciajn preĝejojn. Tamen, la urbo jam estis konstruita ekde 1830 de la Imerinaj reĝoj por strategaj kialoj, ĉar la monteto Ivonea superas la aliajn montetojn, kiuj estis okupitaj de la Betsileaj popoloj.

 

 

Verkita de Eva

AMBALAVAO

AMBALAVAO

IMG_7764

IMG_1927

Tranoktado

Ekzistas diversaj eblecoj por agrable tranokti en Ambalavao. Ni elektis « La résidence du Betsileo » kies posedanto estas franc-malagasa paro. Sufiĉe bona prezo por puraj kaj komfortaj dormoĉambroj.

Sed ni renkontis Karine kiu kreis sian propran entreprenon kaj konstruis hotelon. Jen mirinda kaj elstara agado por virino. Ŝi  subtenas ankaŭ malriĉajn virinojn trafitajn de malfeliĉoj (vidvinojn, solajn patrinojn…)

 

Manĝoj

Nepre vizitu la restoracion de Lolona ĉe la veturstacio. Denove virina projekto kiu danke al familia solidareco iĝis ege moderna manĝejo.

Veturado

Eblas atingi aŭ forlasi Ambalavao per boŝtaksioj.

En la urbo mem diversaj rikiŝoj funkciantaj ĉu per kruroj, aŭ biciklo, aŭ motoro, veturigos vin ĉien por kelkaj ariaroj.

Utilaj informoj

Kvankam sufiĉe eta urbo, Ambalavao entenas :

  • poŝtoficejon

  • malsanulejon renovigitan kun operaciejo antaŭ unu jaro

  • multajn publikajn retejojn

  • urbodomon kiu disdonas pensiojn….

  • bankojn

  • ĉiutagan bazaron kaj grandan foiron pri zebuoj ĉiusemajne

    IMG_7729

Vetero

Varmas, varmadas. Maloftas ciklonoj. Fakte Ambalavao ricevas malbonan veteron post la ciklonoj. Pluvsezono daŭras 3 monatojn de decembro ĝis marto, sed ne pluvas ĉiutage. La regiono estas sufiĉe seka.

Vidindaĵoj, farindaĵoj

IMG_7808

Ambalavao estas ĉarma urbo kun siaj belaj domoj kun skulptitaj balkonoj. Vizitinda estas la granda preĝejo.

Ĉiutage la bazaro en la urbocentro estas agrabla promenado.

Sed merkrede kaj jaŭde, ligite de la zebua bazaro, vendistoj alvenas de la tuta kamparo kaj abundas la aĉetantoj. Gravegas la zebua bazaro kiu staras en la dua rango de la lando.

Ne forgesu admiri la « kuŝantan virinon » ŝtondormante por la eterneco !

Bestaro, floraro, naturo

* Bestaro

Krom zebuoj, la kamparanoj bredas kokinojn kaj kelkajn porkojn.

En la naturo, videblas lemuroj, birdoj, krokodiloj, serpentoj, kameleonoj, gekoj… Abundas insektoj, papilionoj kaj dikaj araneoj.

* Floraro

Krom la homaj kulturoj (rizo, maizo, manioko, brasikoj, arakidoj, fazeoloj, sojo, « bredoj », tomatoj…) la floraro buntas.

Kaktusoj, eŭforbioj, vinkoj kaj inter ili multaj kuracaj vegetaĵoj.

Arboj malavare disdonas fruktojn : mangojn, persikojn, citrusojn, tamarindajn fruktojn….

* Naturo

Ambalavao situas en valo ĉirkaŭita de unu el la plej alta montaro de la lando. Laŭlonge de la valoj etaĝiĝas la multnombraj, etaj rizejoj. Granda elekto de naciaj kaj naturaj rezervejoj prezentiĝas al la piedmigrantoj.

La kondiĉo estas pagi enirkoston kaj gvidiston.

Buĝeto

La vivkosto ne tro altas en Ambalavao.

Vi povas bone manĝi en restoracio por inter 2000 kaj 4000 ariaroj.

Tranoktado kostas 40000 ariarojn, pli malpli, dependas de la komforto.

Por enurbaj veturadoj, nur kostas 500 aŭ 1000 ariarojn.

Verkita de Évelyne

La vetero estas pli milda ol dum la pasintaj tagoj. Ni ja sentis nin pli en ferioj, despli ke la loĝantoj bonvenigas nin per ridetoj ĉie kaj ĉiam. La arĥitekturo etas sufiĉe malbanala, ni bedaŭris nur la malzorgon ĉefe pri la tegmentoj, certe ligitan al la krizo. Kiam ni promenis ni renkontis preskaŭ neniujn almozpetantojn. Tiel ni estas pli liberaj por promeni, vagadi kaj malkovri la tieajn florojn. Ĉar la loĝantoj multe kreskigas florojn. Preterpasante, ni eniris en preĝejon kie okazis diservo, ĉar estas dimanĉo. Ĉiuj dancis, kaj kantis kaj la preĝejo estis plenplena. Poste ni vizitis laborejon kie silko estas produktata. Tre interese, estas multe por diri. Poste ni renkontis esperantistojn nekonatajn de Henriel, kiu provas ligi ĉiujn Esperantistojn de Malagasujo.

Verkita de Francisko.

Akcidento sur la vojo

Akcidento sur la vojo

Post la matenmanĝo en Antsirabe, Marie kun Dina kaj Ginet zorgis pri ŝanĝo de mono.
Poste ni enbusiĝis por longa veturado inter Antsirabe kaj Ambalavao, sed la veturado en Malagaskaro ne estas “longa kaj trankvila riverego“.
Je ĉirkaŭ 40 km post Ambositra, haltis subite la veturiloj…..Iu kamiono kun longa remorko senmove stariĝis  meze de la vojo. La kajuto de la kamiono estis surflanke falinta en la kanaleton de la maldekstra flanko de la ŝoseo. Mlultaj homoj jam ĉirkaŭis la kamionon.
Ne restis sufiĉe da loko inter la remorko kaj la ravino por pluveturi. Kiel fari sciante, ke neniu helpo (ĝendarmoj aŭ tirveturilo) venos? Ĉu ni devos tranokti ĉi tie?

La ĉeestantaj viroj, inkluzive la “vaza“ (moknomo por la blankulo en Malagasujo), vane provis kune movi la remorkon. Finfine la ŝoforo motore sukcesis iomete movi la remorkon sufiĉe por ebligi la antaŭiron de la plej mallarĝaj veturiloj, inter kiuj nia kara verda aŭtobuseto. Jen ni estis savitaj.

Sed al la ŝoforoj de la plej larĝaj kamionoj, kio okazos? Kiel ili elturniĝos? Certe estos grava problemo. Sed por la stiristo kiu kaŭzis la akcidenton. Estas katastrofo ĉar li devos memzorgi pri la aranĝo de la afero, mempagi la duonon de la elspezoj de la akcidento kaj eble perdos sian laboron.

 

Verkita de Laurent

Stiri en Malagasujo: sporto kaj arto

Stiri en Malagasujo: sporto kaj arto

P1050659

Por stiri sur la malagasaj vojoj necesas granda atento. Fakte, mozaiko de veturiloj videblas: rikiŝoj tirataj de diversaj rimedoj, bicikloj, motocikloj, ĉaroj tirataj de zebuoj kaj kompreneble malsamspecaj aŭtomobiloj, kamionoj kaj kvar- aŭ du- piedaj vivuloj.

Hupi devigas la piedirantojn kaj veturiletojn atenti kaj devojiĝi antaŭ la pli grandaj veturiloj.

La ĉefa vojo kiun ni uzis estas la 7a Nacia Vojo. Inter Antananarivo kaj Antsirabe, ĝi bonstatas. Sed poste ni renkontis diversajn malagrablaĵojn: disajn truegojn kaj truetojn kiuj malebligas rapidan veturadon. Oftege la ŝoforo bremsis kaj serpentumis pro ili.

Kelkfoje, aŭdeblis stranga bruo: la remorkalkroĉilo tuŝis la ŝoseon.

Ni nepre malrapidiĝis trairante la vilaĝojn. Ambaŭflanke de la vojoj staris budetoj, proponantaj trinkaĵojn kaj manĝaĵojn.

Ĉe la enirejo kaj la elirejo de la vilaĝoj aŭ urboj, staris budoj de ĝendarmoj, soldatoj aŭ policistoj kiuj oftege haltigis nin por kontroli la dokumentojn de la aŭtobuso  la kondukpermesilon kaj la oficialaj dokumentoj pri nia vojaĝo. Kutime, ĉio glatas sed unufoje ni devis donaci kalendaron kaj alifoje pagi bakŝiŝon.

Malgraŭ la malhelpoj, ni, kiel pasaĝeroj, povis ĝui kaj miri la pejzaĝojn.

Gratulon al Ginet kaj Romul.

Verkita de Francisko kaj Laurent