AMBALAVAO
Tranoktado
Ekzistas diversaj eblecoj por agrable tranokti en Ambalavao. Ni elektis « La résidence du Betsileo » kies posedanto estas franc-malagasa paro. Sufiĉe bona prezo por puraj kaj komfortaj dormoĉambroj.
Sed ni renkontis Karine kiu kreis sian propran entreprenon kaj konstruis hotelon. Jen mirinda kaj elstara agado por virino. Ŝi subtenas ankaŭ malriĉajn virinojn trafitajn de malfeliĉoj (vidvinojn, solajn patrinojn…)
Manĝoj
Nepre vizitu la restoracion de Lolona ĉe la veturstacio. Denove virina projekto kiu danke al familia solidareco iĝis ege moderna manĝejo.
Veturado
Eblas atingi aŭ forlasi Ambalavao per boŝtaksioj.
En la urbo mem diversaj rikiŝoj funkciantaj ĉu per kruroj, aŭ biciklo, aŭ motoro, veturigos vin ĉien por kelkaj ariaroj.
Utilaj informoj
Kvankam sufiĉe eta urbo, Ambalavao entenas :
-
poŝtoficejon
-
malsanulejon renovigitan kun operaciejo antaŭ unu jaro
-
multajn publikajn retejojn
-
urbodomon kiu disdonas pensiojn….
-
bankojn
-
ĉiutagan bazaron kaj grandan foiron pri zebuoj ĉiusemajne
Vetero
Varmas, varmadas. Maloftas ciklonoj. Fakte Ambalavao ricevas malbonan veteron post la ciklonoj. Pluvsezono daŭras 3 monatojn de decembro ĝis marto, sed ne pluvas ĉiutage. La regiono estas sufiĉe seka.
Vidindaĵoj, farindaĵoj
Ambalavao estas ĉarma urbo kun siaj belaj domoj kun skulptitaj balkonoj. Vizitinda estas la granda preĝejo.
Ĉiutage la bazaro en la urbocentro estas agrabla promenado.
Sed merkrede kaj jaŭde, ligite de la zebua bazaro, vendistoj alvenas de la tuta kamparo kaj abundas la aĉetantoj. Gravegas la zebua bazaro kiu staras en la dua rango de la lando.
Ne forgesu admiri la « kuŝantan virinon » ŝtondormante por la eterneco !
Bestaro, floraro, naturo
* Bestaro
Krom zebuoj, la kamparanoj bredas kokinojn kaj kelkajn porkojn.
En la naturo, videblas lemuroj, birdoj, krokodiloj, serpentoj, kameleonoj, gekoj… Abundas insektoj, papilionoj kaj dikaj araneoj.
* Floraro
Krom la homaj kulturoj (rizo, maizo, manioko, brasikoj, arakidoj, fazeoloj, sojo, « bredoj », tomatoj…) la floraro buntas.
Kaktusoj, eŭforbioj, vinkoj kaj inter ili multaj kuracaj vegetaĵoj.
Arboj malavare disdonas fruktojn : mangojn, persikojn, citrusojn, tamarindajn fruktojn….
* Naturo
Ambalavao situas en valo ĉirkaŭita de unu el la plej alta montaro de la lando. Laŭlonge de la valoj etaĝiĝas la multnombraj, etaj rizejoj. Granda elekto de naciaj kaj naturaj rezervejoj prezentiĝas al la piedmigrantoj.
La kondiĉo estas pagi enirkoston kaj gvidiston.
Buĝeto
La vivkosto ne tro altas en Ambalavao.
Vi povas bone manĝi en restoracio por inter 2000 kaj 4000 ariaroj.
Tranoktado kostas 40000 ariarojn, pli malpli, dependas de la komforto.
Por enurbaj veturadoj, nur kostas 500 aŭ 1000 ariarojn.
Verkita de Évelyne
La vetero estas pli milda ol dum la pasintaj tagoj. Ni ja sentis nin pli en ferioj, despli ke la loĝantoj bonvenigas nin per ridetoj ĉie kaj ĉiam. La arĥitekturo etas sufiĉe malbanala, ni bedaŭris nur la malzorgon ĉefe pri la tegmentoj, certe ligitan al la krizo. Kiam ni promenis ni renkontis preskaŭ neniujn almozpetantojn. Tiel ni estas pli liberaj por promeni, vagadi kaj malkovri la tieajn florojn. Ĉar la loĝantoj multe kreskigas florojn. Preterpasante, ni eniris en preĝejon kie okazis diservo, ĉar estas dimanĉo. Ĉiuj dancis, kaj kantis kaj la preĝejo estis plenplena. Poste ni vizitis laborejon kie silko estas produktata. Tre interese, estas multe por diri. Poste ni renkontis esperantistojn nekonatajn de Henriel, kiu provas ligi ĉiujn Esperantistojn de Malagasujo.
Verkita de Francisko.